Multaj en la mondo subskribis la peticion ! Kaj Vi ?

Ambaŭ francaj entreprenoj favoras Esperanton, kaj subtenas tiun internacian peticion.
Ces deux entreprises françaises sont favorables à l'espéranto et soutiennent la pétition internationale.

Kial ni restu en rilato

(paĝo konstruata)


Ni havas etan problemon: Avaaz, la usona neregistara organizo, ĉe kiu estas nia internacia peticio, konsideras, ke la subskribintoj de la peticio iĝas membroj samtempe, kiam ili subskribas. Kaj tio valoras por kiu ajn peticio.

Krome, Avaaz limigas la nombron de la lingvoj rekte alireblaj al dek. Alidire, la aliaj lingvoj (22 lingvoj, en la 16a de Junio 2013) ne disponas pri akcepta paĝo rekte alirebla. Malgraŭ niaj petoj, ĝis nun la respondo estis konstante la sama: neeblas.

Ni denove petos post kelkaj monatoj, kaj ni esperas ricevi favoran respondon.

Fine, la skipo ne povas ricevi la retadresojn de la subskribintoj. Eĉ Ĵoaneso, la lanĉinto de la peticio ne rajtas ricevi ilin. Viaj retadresoj estas la propra posedaĵo de Avaaz.

Nu, estus bone, se ankaŭ ni disponus viajn retadresojn, por ebligi la disvastigon de niaj informoj.

Tial, ni antaŭvidas alvokon larĝskale por ke tiuj, kiuj jam subskribis konsentu doni sian retadreson al ni. Krome, ni dezirus ke la subskribontoj kutimus viziti nian retejon, antaŭ ol iri por subskribi.

Ju pli ni kolektos retadresojn des pli ni progresos en la komunikado inter vi kaj ni.

Tio estas ege grava: ne forgesu, ke nia projekto estos longdaŭra, pro tio estus bone, ke vi kutimus iri viziti nian retejon regule, por ke vi restu konstante informita pri la evoluo de nia afero.

(daŭrigota)

Sous-menu

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Connexion