Multaj en la mondo subskribis la peticion ! Kaj Vi ?

Ambaŭ francaj entreprenoj favoras Esperanton, kaj subtenas tiun internacian peticion.
Ces deux entreprises françaises sont favorables à l'espéranto et soutiennent la pétition internationale.

Kiuj ni estas


Kun Ĵoaneso, ni estas du francaj esperantistoj, kiuj estas konstante en rilato kun li, pere de la Reto. Li vivas en Kostariko.

La tria franca esperantisto estas la retej-estro, kiu sindoneme agadas por konstrui la retejon. Ni havas grandan ambicion por ĝi.

Ni ankaŭ estas kreantaj skipon de tradukistoj por ĉiuj lingvoj. Tio estas nia prioritato.

Fakte, ni ĉiuj devas konscii, ke ni devos allogi la neesperantistojn al nia batalo. Do, la tuta retejo devos estis tradukita en tiom da lingvoj, kiom eble.

Jam por la sekvantaj lingvoj, ni havas almenaŭ unu tradukiston, kiu deklaris sin bonvolema: la itala, litova, kaj la portugala. Pro tio, krom la franca, tiuj ĉi lingvoj jam havos baldaŭ akceptan paĝon rekte alireblan en tiu retejo. Alklakante sur la flago, vi iros rekte al la koncernata lingvo en ties akcepta paĝo.

Atendante, ni kreis sub-paĝojn por la komunikaĵoj jam tradukitaj.

Sed, necesus por ĉiu lingvo ne unu sola tradukisto, sed skipo de tradukistoj. Vidu pri tio en la paĝo "kiel helpi nin"

(daŭrigota)


Sous-menu

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Connexion