Multaj en la mondo subskribis la peticion ! Kaj Vi ?

Ambaŭ francaj entreprenoj favoras Esperanton, kaj subtenas tiun internacian peticion.
Ces deux entreprises françaises sont favorables à l'espéranto et soutiennent la pétition internationale.

La Projekto


Antaŭ ĉio, necesas precizigi, ke tiu projekto lanĉita en Februaro 2013 ne estas revolucia. Male ĝi enskribiĝas en la kontinueco de la Esperanto-movado naskiĝinta en 1887, kiam Zamenhof, la inventinto de Esperanto, eldonis sian unuan lerno-libron, tio estis la Unua Libro. Tial, la skipo de tiu peticio deziras ĉion fari, por ke la projekto estu kongrua kun la ideo, kiun Zamenhof havis pri unu internacia lingvo. Sekve, la projekto respektos fidele la principojn de la Fundamento de Esperanto.

Necesas ankaŭ precizigi ion alian: kiam ni parolas pri projekto, tio rilatas al ĉio, kion ni (la esperantistoj) devos fari helpe de la peticio.

La titolo de la peticio estas provokema. Imagu, Esperanto estus elektita kiel la 24a oficiala lingvo de la Eŭropa Unio. 

Pro tio la lanĉinto elektis la formon de slogano, kiu finiĝas per la ekkria vorto « tuj !». 

Fakte, malantaŭ tiu titolo intence provokema, necesas konscii, ke Esperanto devus esti agnoskata ne kiel oficiala lingvo, sed kiel komuna  lingvo aŭ pontolingvo. Ĉiu en sia lando parolas sian gepatran lingvon, sed  tuj kiam estas necese pro, ekzemple, la ĉeesto de eksterlandano, li aŭ ŝi disponas facilan ilon por komuniki egalrajte kun la eksterlandano. Nu, ankoraŭ tio tute ne eblas en la nuna mondo, kaj do ankaŭ en la Eŭropa Unio.

Tial, la provokema titolo celas lanĉi tutmondan debaton pri la demando de lingva justeco. Tio kongruas perfekte kun la temo de la jaro 2013, kiun la Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.) lanĉis mem, alivorte: la justa komunikado.


Justa komunikado por:

— pli bone komuniki en la Eŭropa Unio,

— kaj pli bone komuniki kun la mondo.

 

Tro multe da homoj ankoraŭ ne konscias pri la lingva problemo en la  mondo. Same, ankaŭ la Eŭropanoj ne konscias pri tio.

Necesas do informi la ĝeneralan publikon pri tiuj problemoj pli-malpli vole kaŝitaj de la politikistoj kaj de la amaskomunikiloj.

Kaj, kiuj estas pli kompetentaj kaj pli koheraj por informi la homojn pri tiu afero ol ni la Esperantistoj?

Necesas antaŭ ĉio bone kompreni, ke la unua kaj nepra paŝo estas la Eŭropa Unio.

Kial?

Fakte, la alternativo konsistas ja el du solvoj:

          — aŭ la Eŭropa Unio elektos Esperanton

          — aŭ ĝi elektos la anglan.

Se ĝi elektus la anglan, estas facile kompreni, ke la situacio por Esperanto estus kvazaŭ senŝanca. Konsiderante tiun situacion, la angla estus la lingvo ne nur de la E.U., sed de Usono, de Kanado, de Aŭstralio, kaj Novzelando. Estas facile imagi, ke tre rapide ĉiuj landoj adoptus la anglan. Kaj ĉi tie ni ne insistas pri la kvalito de tiu angla lingvo tutmonde parolata. Estas evidente, ke ne temus pri la angla sed pri ia globiŝo.

Male, se ĝi elektus Esperanton, la situacio estus tute malsama.

Kio okazus tuj post tiu elekto far la Eŭropa Unio?

       — Unu post la alia, la landoj proksimaj al la Eŭropa Unio elektus Esperanton; alidire la aliaj Eŭropaj landoj kaj ankaŭ la landoj cê la bordo de Mediteraneo.

          — en tiu kazo, la landoj ekster Eŭropo siavice agadus same.

Ĉu tiu scenaro okazos dum la venontaj jaroj? Ne! Absolute ne!

Kial?

Jam dirite, la superregantaj ideoj estas kontraŭaj.

Sed, Esperanto vivas, kaj ĝiaj parolantoj respondecas pri la estonteco ne nur de la lingvo, sed ankaŭ pri tiaj lingvaj aferoj.

Pro tio, ni ĉiuj devas kunlabori, por ke iam Esperanto estu agnoskata, kiel komuna lingvo por la Eŭropaj civitanoj, kaj ankaŭ kiel laborlingvo por la Eŭropaj instancoj, apud la oficialaj lingvoj, kompreneble.


Necesas ankaŭ precizigi ion gravan : ĉu la Tuj-projekto, kiu (jam dirite) entenas en si mem la internacian peticion, estas politika ?

Al tiu demando, ni povas respondi klare « jes ». Politikaj, ni estas, sed laŭ la etimologia senco, alivorte laŭ la greka senco.
 
Ni batalas ja por helpi al la plibonigo de la homa socio, kaj nur por tio. Sekve, ni ne alvokos por subteni aŭ por voĉdoni al kiu ajn partio. Tamen, ni devas konfesi, ke Eŭropo Demokratio Esperanto (E.D.E.), kiu estas politika partio naskiĝinta en 2004, okaze de la renovigo de la Eŭropa Parlamento, havas programon tute kongruan kun nia afero.

Ni esperas ankaŭ arigi al ni la diversajn movadojn en Eŭropo kaj ankaŭ en la mondo, kiuj batalas, por ke aperu vera internacia identiteco.

(daŭrigota)

Sous-menu

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Connexion