Multaj en la mondo subskribis la peticion ! Kaj Vi ?

Ambaŭ francaj entreprenoj favoras Esperanton, kaj subtenas tiun internacian peticion.
Ces deux entreprises françaises sont favorables à l'espéranto et soutiennent la pétition internationale.

Moviĝo ĉieas

 

27/10/2013 

La monda AFFOI plendas kontraŭ la Eŭropa Komisiono.

  

Kredi aŭ kredigi, ke Eŭropo laboras en unu lingvo, tio estas perfido al Eŭropo. Ne plu estas tempo por denunci, sed por agi. Subtenu la plendon  far la monda asembleo AFFOI al la eŭropa mediacianto kontraŭ la Eŭropa Komisiono pro nerespekto de la traktatoj .

15.10.2013 : La monda asembleo AFFOI plendas kontraŭ la Eŭropa Komisiono.

La monda Asembleo de la Franclingvaj Ŝtat-oficistoj de la Internaciaj Organizoj (franclingve : AFFOI : Assemblée des Fonctionnaires Francophones des Organisations Internationales) kaj ties du operatoroj la AJFOI[1] kaj la ACFOI[2] ) prezentis plendon en la sabato 12a de Oktobro al la Eŭropa Mediacianto kontraŭ la Eŭropa Komisiono pro nerespekto — en la kunteksto de kreado de platformo por batali kontraŭ la imposto-fraŭdo — de la artikolo 20a de la TFEU ( Traktato pri la Funkciado de la Eŭropa Unio) pri la eŭropa civitaneco, de la artikoloj 10a kaj 11a de la TEU ( Traktato pri la Eŭropa Unio ), kaj de la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj (artikolo 21a pri la nediskriminacio aparte pri la lingvo, kaj la artikolo 22a pri la diverseco ). Efektive, la alvoko al kandidatoj por starigi la platformon precizigas, ke la laborlingvo estos la angla: « Pro tio, ke nek traduko de la dokumentoj nek samtempa interpretado povos esti garantiitaj en la tri laborlingvoj de la Komisiono (angla, franca kaj germana), perfekta scipovo de la angla estos postulata al la reprezentantoj kaj ilia anstataŭantoj, por partopreni en la diskutoj, kompreni la labor-dokumentojn, kaj, se necese, produkti skribitan kontribuon. »

Ĉi tiu nova nenormalaĵo estis malkovrita de la asocio DLF Bruselo - Eŭropo[3] (kiu, apogas nian plendon ), kaj tiu nenormalaĵo estis disvastigita tra artikolo publikigita en la blogo de ĝia Prezidanto, Sinjorino Claire Goyer, (kiu estas ankaŭ la reprezentanto de ACFOI en Bruselo) : (...)do estas forigitaj la eminentaj spertuloj, kiuj ne havus la regadon de la angla, kaj estas favorigitaj la angloparolantoj, eĉ sen granda kompetenteco (...).

Kompreneble, ni informos vin pri la evoluo de tiu afero, kiu malfermas novan eraon por la monda asembleo AFFOI. Efektive, post pluraj jaroj dediĉitaj sen multe da rezulto, por denunci la misfunkciadojn, kaj por la klarigo de la mekanismoj kaj danĝeroj priaj, nun tempas por agi kun pli da rigideco per ĉiuj rimedoj je nia dispono. Jen tio, kion ni faros sisteme, kiam la lingvaj, kulturaj kaj konceptaj reguloj kaj ekvilibroj estos nerespektataj. En tio kuŝas la bona funkciado de la plurpartiaj institucioj kaj la justa reprezentado de la popoloj, kiujn tiuj institucioj servu.

 

 

[1] AJFOI (Asembleo de la Junaj Franclingvanoj de la Internaciaj Organizoj)

 

[2] ACFOI (Asembleo de la Franclingvaj Civitanoj de la Internaciaj Organizoj)

 

[3] DLF (Lingva diverseco kaj franca lingvo)

 

N.B.: Se vi deziras reagi, estus bone se vi povus sendi vian komenton en via propra lingvo kaj ankaŭ en Esperanto. Tiel, la respondeculino de DLF Bruselo-Eŭropo kaj ŝia tuta skipo konsciiĝos pri nia aktiveco en la defendo de la lingva demando. Antaŭdankon.

http://clairegoyer.blogactiv.eu/

 

_______________________________________


Sous-menu

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Connexion